Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio respondecas pri preskaŭ duono de mondaj petoj pri patentoj
2019-10-22


La 16-an de oktobro, la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto publikigis sian jaran raporton, kiu montras, ke en 2018 estis rekorda la nombro de petoj pri patentoj, markoj kaj dezajnoj de industriaĵoj. La Ĉina Ŝtata Administracio pri Intelekta Proprieto prezentis 1,54 milionojn da petoj, je 46,4% de la totala nombro tutmonde, tial Ĉinio fariĝis la lando kun la plej granda nombro de petoj pri patentoj kaj markoj. 


Laŭ la raporto, en 2018 tutmonde estis ĉirkaŭ 3,3 milionoj da patentaj petoj, kun kresko je 5,2%, sekvante la tendencon de la lastaj naŭ jaroj. Tutmondaj petoj pri markoj koncernis ĉirkaŭ 14,3 milionojn da kategorioj, kaj tiuj pri industriaĵaj dezajnoj proksimiĝis al 1,3 milionoj. Petoj pri patentoj, markoj kaj industriaĵaj dezajnoj el Azio okupis pli ol du trionojn de la tuto.


Redaktoro: Kang Caiqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio