Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina Internacia Eldona Grupo partoprenas en la 71-a Frankfurta Librofoiro
2019-10-18


La 16-an de oktobro en Germanio malfermiĝis la 71-a Frankfurta Librofoiro. En ĝi partoprenas delegitaro el la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) gvidata de Du Zhanyuan, prezidanto de la grupo.  



La budo de ĈIEG, kun la temo "Legu Ĉinion", prezentas ĉirkaŭ mil specojn da libroj en pli ol 30 lingvoj, inkluzive de la angla, germana, hispana, franca, rusa, itala, japana kaj korea. 659 specoj da libroj estas en fremdaj lingvoj. Ili temas pri la nuntempa Ĉinio, ĉina kulturo, ĉina literaturo ktp. Inter la libroj estas Xi Jinping: Regado de Ĉinio, Liberiĝo el Malriĉeco, Zhejiang, Ĉinio: Nova Horizonto por Disvolvo, Ŝlosilvortoj por Kompreni Ĉinion: "Regado de Ĉinio" ktp.



En la lastaj jaroj, ĈIEG jam subskribis kunlaborajn interkonsentojn kun ĉirkaŭ 50 eldonejoj el pli ol 30 landoj. En ĉi-foja foiro, ĝi subskribos interkonsentojn kun eldonejoj el Usono, Hispanio, Italio, Argentino, Rumanio kaj Kanado por kune starigi redakcion de ĉinaj libroj eksterlande.


Ekde 2005, ĈIEG ĉiujare partoprenas en la foiro por trakti kunlaborojn pri kopirajto, kaj por ke fremdlandaj legantoj legu ĉinajn librojn kaj konu ĉinajn kulturon kaj disvolvadon. 


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio