Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Franca esperantistino kaj prof. Li Weilun instruis Esperanton al novaj membroj de Esperanto-societo de PLKU
2019-10-16

E-leciono


Matene de la 12-a de oktobro, en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato (PLKU) okazis Esperanto-leciono de profesoro Li Weilun kaj franca esperantistino Elinjo. En la antaŭa tago, E-societo de la universitato varbis pli ol 60 novajn membrojn kaj multaj el ili partoprenis en la kurso. Elinjo kaj ŝia edzo turisme vizitas Ĉinion. Ŝi ĉiam zorgas pri Esperanto-instruado per interesaj manieroj, kaj tiutage ŝi vizitis la universitaton kaj kune kun prof. Li Weilun instruis al la lernantoj bazan gramatikon, sinprezenton, ĉiutagan dialogon kaj Esperanto-kanton. Lernantoj faris demandojn al Elinjo, kiu ĝoje respondis. 


Instruistoj kaj lernantoj 


Redaktoro: Kang Caiqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio