Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eldonita la video Nacia Tago en pluraj lingvoj
2019-10-15


Ekde la 13a de oktobro la video Nacia Tago en plurlingva versio estis eldonita tutmonde. La video en la lingvoj angla, rusa, franca, hispana, araba kaj portugala povas atingi pli ol tri miliardojn da homoj en la mondo.


La 1an de oktobro en pli ol 70 kinejoj de pli ol dek provincoj, la Ĉina Mediata Grupo surloke brodkastis per la 4k-a altdifina signalo la kunvenon por celebri la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la grandiozan revuon kaj popolamasan paradon sur Tian'anmen-placo. La video en la lingvoj kantona kaj naciminoritataj estis eldonita.



Respondeculo de la Ĉina Mediata Grupo diris en la 13a de oktobro, ke kun traduk-kapablo al pli ol 40 lingvoj kaj laŭ postuloj de alilandaj amaskomunikiloj, la grupo tradukos la videon en multajn fremdajn lingvojn por ke pli da eksterlandanoj konu la buntan Ĉinion. Ĉinio liveros la videon al pli ol 150 film-partneroj tutmonde.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio