Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping revenis al Pekino post ŝtata vizito al Nepalo
2019-10-14


Vespere de la 13a de oktobro ĉina prezidanto Xi Jinping revenis al Pekino post ŝtata vizito al Nepalo.


La 12an de oktobro en prezidentejo en Katmanduo ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun nepala prezidento Bidhya Devi Bhandari. La du ŝtatestroj kune deklaris, ke la du landoj starigos strategian kunlaboran partnerecon kun longdaŭra amikeco por disvolvado kaj prospero.


Xi emfazis, ke ĉinoj ĵus celebris la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. En tiuj 70 jaroj, la Komunista Partio de Ĉinio gvidis ĉinojn cele al efektivigo de la granda reprospero de la ĉina nacio. Ĉinio plue profundigos la reformon, plivastigos malfermon kaj antaŭenpuŝos altkvalitan disvolvadon. Stabileco, malfermo kaj prospero de Ĉinio estas ŝanco por disvolvado de Nepalo kaj aliaj landoj.


Bhandari varme bonvenigis prezidanton Xi viziti Nepalon kaj refoje gratulis la 70-jariĝon de la Ĉina Popola Respubliko. Ŝi diris, ke Nepalo volas lerni el la sukcesaj spertoj de Ĉinio pri disvolvado, kaj ŝi kredas, ke sub gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina popolo certe efektivigos la ĉinan revon pri reprospero de la ĉina nacio, kaj tio certe donos pacon, disvolvadon kaj prosperon al Nepalo kaj la regiono.


Nepalo estas grava partnero de Ĉinio en Suda Azio kadre de kundisvolvado de "La Zono kaj Vojo". Dum la vizito de Xi en Nepalo, la du ŝtatestroj kune planis la estontan disvolvon de la duflankaj rilatoj, ĉeestis subskribon de 20 dokumentoj pri kunlaboro por la nacia ekonomio kaj homa vivtenado, kio malfermis novan kaj brilan estontecon por longdaŭra amikeco inter la du landoj.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio