Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sichuan: finkonstruiĝis pendoponto kun la monde plej altaj turoj en montara regiono
2019-10-12

Lastatempe, finkonstruiĝis la pendoponto super Chishui-rivero ĉe la limo inter la urbo Luzhou de la provinco Sichuan kaj la urbo Zunyi de la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio. Kun investo de 1 700 milionoj da juanoj (ĉ. 240 milionoj da usonaj dolaroj), la ponto havas longecon de 2 009 metroj, spanon de 1 200 metroj kaj ĉefajn turojn altajn je 243,5 metroj. Ĝi estas la pendoponto kun la plej altaj turoj kaj la dua plej granda spano en la valoj de la mondo.





La ponto fotita de flugroboto


La ponto multe faciligos vojaĝon de lokaj 80 mil homoj en 216 vilaĝoj de 23 urbetoj. Nun, la veturado inter Taiping-urbeto kaj Xijiu-urbeto, kiu troviĝas en la transa bordo de la rivero, postulis 2 horojn. Post ekfunkcio de la ponto oni bezonos nur 10 minutojn.





Kurado por festi la finkonstruiĝon de la ponto


La ponto ne nur aldonis al sichuan-anoj novan vojon, sed ankaŭ pliigos komercadojn inter Sichuan kaj la regionoj de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Sud-Azio kaj Oceanio. Ĝi rapidigos pordmalfermon de Sichuan por ke ĝi plue partoprenu en la konstruado de "La Zono kaj Vojo".


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio