Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rezolucio pri rajto de disvolvado aprobita de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj
2019-10-05


La 27-an de septembro, la 42-a Kunveno de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj aprobis la rezolucion pri disvolva rajto proponitan de la Ne-aliancita Movado kaj Ĉinio. Per la rezolucio, disvolviĝantaj landoj alvokas efektivigon de la disvolva rajto en la mondo. 


La rezolucio reasertis, ke la rajto pri disvolvado estas nesenigebla kaj tre grava por la plenumo de la tagordo pri daŭripova disvolvado en 2030. Liberigo el malriĉeco estas ŝlosilo por disvolvi la rajton, kaj estas necesa kondiĉo por efektivigi daŭripovan disvolvadon. La rezolucio alvokas ĉiujn landojn konservi multflankismon, plifortigi internacian kunlaboron, amplekse plenumi la Deklaron pri Rajto de Disvolvado, intensigi kunlaborojn en la mondo, forigi obstaklojn en disvolvado kaj efektivigi rajton pri disvolvado.


Ĉinio alvokas ĉiujn landojn sekvi la principon de la Deklaro pri Rajto de Disvolvado por garantii, ke ĉiuj homoj rajtu partopreni en disvolvado kaj ĝuu dignan vivon.


 Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio