Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Longvivaj nudeloj por la nacia tago de Ĉinio
2019-10-02


Manĝi nudelojn en naskiĝtago estas tradicio en multaj lokoj de Ĉinio. Jen alvenas la nacia tago de Ĉinio, kaj multaj pekinaj restoracioj vendas spacialajn nudelojn por festi la 70-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.




La konata restoracio Quanjude vendas longvivajn nudelojn el sep materialoj, reprezentante la 70-jaran disvolvadon de la nova Ĉinio. 70-jaruloj kaj tiuj, kies persona nomo tenas "Guoqing" (la nacia tago) povas senpage ricevi bovlon da longvivaj nudeloj.



Iuj restoracioj vendas nudel-kompleton kun rabato, inkluzive de bovaĵaj nudeloj plus ovo kontraŭ sep juanoj (ĉ. 7,12 juanoj egalas al unu usona dolaro) kaj du bovloj da bovaĵaj nudeloj plus kvar almanĝaĵoj kontraŭ 70 juanoj.



Fakuloj diris, ke nacitagaj ferioj estas la kulmina periodo por konsumado en restoracioj, kaj la specialaj nudeloj aldonas al konsumantoj festan etoson kaj ceremonian senton.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio