Zaozhuang-a Universitato bonvenigis novajn studentojn |
2019-09-30 |
La 27-an de septembro, Zaozhuang-a Universitato en la provinco Shandong, orienta Ĉinio, okazigis ceremonion por akcepti E-librojn donacitajn de Ragnar Baldursson, eksa legacio de la islanda ambasadejo en Ĉinio, la ceremonio estas ankaŭ por bonvenigi novajn studentojn de E-fako. La ceremonio konsistis el 3 partoj: Unue, Ragnar Baldursson, al la Esperanto-Muzeo donacis E-librojn de sia patro, kiu bedaŭrinde forpasis en la pasinta jaro. Kiel rekompenco Zaozhuang-a Universitato donacis al Ragnar esperantigitan ĉinan klasikaĵon Strangaj Rakontoj de Liaozhai, eldonitan de la universitato. Due, parolis reprezentantoj de instruistoj kaj studentoj de E-fako. Trie, okazis kunveno de la konsilio de la E-fako de la universitato, en kiu Ragnar Baldursson estis nomumita kiel honora konsilanto, kaj la membroj de la konsilio diskutis pri la disvolvado kaj planoj de E-fako. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |