Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lum-spektaklo por la Nacia Tago ruĝigis Kantonon
2019-09-30


La 28-an de septembro, por celebri la Nacian Tagon de Ĉinio, okazis granda lum-spektaklo ĉe la du bordoj de la Perla Rivero en la urbo Kantono, Guangdong-provinco, suda Ĉinio. Sur pli ol 30 konstruaĵoj, per lumo montriĝis grandega nacia flago, nacia emblemo kaj vortoj pri la 70-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Aperis ankaŭ tipaj elementoj de Kantono kiel la urba simbolo Kvinkapra Skulptaĵo kaj la urba floro bombaka floro. Tradicia muziko de Guangdong sonis sinkrone kun la ŝanĝado de bildoj sur la konstruaĵoj. Spektante la spektaklon, homoj kvazaŭ estis en festeno de muziko kaj lumo.  






Redaktoro: Zhao Wenqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio