Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis Forumo de Ĵurnalistoj de "La Zono kaj Vojo" 2019
2019-09-30

Wang Fengjuan


Kunvenejo de la forumo


Okaze de la 70-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, en la 28-a de septembro en Pekino okazis Forumo de Ĵurnalistoj de "La Zono kaj Vojo" 2019. En ĝi ĉeestis pli ol 60 respondeculoj de ĵurnalistaj organizoj el pli ol 50 landoj kaj regionoj. Ili diskutis pri la temo "Akceli informan kunlaboron kaj transigi la spiriton de 'La Silka Vojo'",  kaj pri la estonteco de la kunlabora platformo de ĵurnalistaj organizoj.


Respondeculoj de ĵurnalistaj organizoj en la kunvenejo de la forumo


Ĉinaj kaj alilandaj ĉeestantoj


En la forumo oni aprobis la regularon de la kunlabora platformo kaj estigis la unuan prezidantaron kaj sekretariejon. La prezidantaro, kies oficperiodo estas 5 jaroj, konsistas el ĵurnalist-organizaj respondeculoj de Ĉinio, Rusio, Kazaĥio, Indonezio, Argentino kaj Niĝerio. La forumo estas aranĝita de la Ĉina Ĵurnalista Asocio, helpe organizita de Ĉina Internacia Eldona Grupo, Ĉina Mediata Grupo kaj la Komunika Universitato de Ĉinio. Ili fariĝis strategiaj kunlaboraj partneroj de la platformo.


Parolas Jiang Jianguo, vicministro de la Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.


Jiang Jianguo, vicministro de la Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, laŭdis la funkcion de la platformo. Li invitis la respondeculojn, pere de spekto de la ceremonio celebre al la Nacia Tago, sperti progresojn de Ĉinio en la pasintaj 70 jaroj kaj ĝiajn disvolvajn vojon kaj koncepton por pli bone koni la landon.


Parolas Du Zhanyuan, prezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo.


Faras parolon Lidia Fagale, la unua deĵoranta prezidanto de la platformo kaj prezidanto de la Bonaera Ĵurnalista Federacio de Argentino.


Lidia Fagale, la unua deĵoranta prezidanto de la platformo kaj prezidanto de la Bonaera Ĵurnalista Federacio de Argentino, diris ke la platformo funkcios por kunlaboro kaj kungajno de ĵurnalistaj organizoj, kaj por profundigi la amikajn rilatojn inter diverslandaj popoloj. Ŝi volas klopodi, kune kun la aliaj membroj de la prezidantaro, por servi al la raportistoj kaj liveri al ili oportunon por raportado pri "La Zono kaj Vojo".


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio