Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La monde dua plej granda surmara ventgeneratoro estis muntita en Ĉinio
2019-09-29


Matene de la 25-a de septembro, en Fujian-a Tri-gorĝa Ĉeborda Industria Parko, finmuntiĝis ventgeneratoroj kun kapacitoj de 10 megavatoj kaj 8 megavatoj, respektive produktitaj de la Dongfang-a Elektra Korporacio kaj la teknologia kompanio Goldwind. Ili, esploritaj kaj produktitaj de Ĉinio, estas kapacite plej granda surmara ventgeneratoraro en azi-pacifika regiono kaj la dua plej granda en la mondo.


Tio estas mejloŝtono en la disvolviĝo de surmara elektroprodukto, signifante ke Ĉinio jam posedas kernan kaj ŝlosilan teknologiojn por esplorado kaj produktado de grand-kapacita surmara ventgeneratoraro, kaj la lando fariĝis unu el la pioniroj en utiligo de tiu teknologio. 


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio