Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĝenerala sekretario de UN António Guterres: Ĉinio anticipe plenumis sian promeson en la Pariza Interkonsento
2019-09-27


La 23-an de septembro, en la ĉefsidejo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Novjorko, okazis pintkunveno pri klimata ŝanĝo. En ĝi ĉeestis kaj parolis Wang Yi, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj. La decido kaj agado de Ĉinio pri traktado de klimata ŝanĝo aldonis fidon por regado de la tutgloba klimato.


Pro sia klopodado, Ĉinio jam akiris gravajn atingojn en traktado de klimata ŝanĝo. En 2018, kompare kun 2005, la ellasado de karbona dioksido por ĉiu unuo de la malneta enlanda produkto malkreskis je 45.8%, ekvivalenta al redukto de ellaso de karbona dioksido je 5,26 miliardoj da tunoj. En la sama jaro, la proporcio de nefosiliaj fueloj en la konsumo de primaraj energioj atingis 14.3%, kaj la arbaraj rezervoj superis tiujn de 2005 je 4,56 miliardoj da kubmetroj. Ekde 2000, novaj verdaj areoj de Ĉinio okupas kvaronon de tiuj de la tuta mondo... Laŭ la ĝenerala sekretario de UN, António Guterres: Ĉinio anticipe plenumis sian promeson en la Pariza Interkonsento


Laŭ la donitaĵoj publikigitaj de la pintkunveno, 77 landoj, 10 regionoj kaj pli ol 100 urboj anoncis efektivigi la planon pri karbon-neŭtrigo -- la ellasa kvanto de karbona dioksido egalas al tiu sorbita de plantoj, en 2050, kaj 70 landoj anoncis altigi siajn celojn pri reduktado de la ellasado de karbona dioksido antaŭ 2020.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


 


 


 


 


 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio