Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
40-jara forstumado riĉigis homojn ĉe la rivero Yarlung Zangbo
2019-09-27

Parto de la rivero Yarlung Zangbo en la urbo Shannan


Aŭtune verdas du bordoj de la rivero Yarlung Zangbo en Tibeto, sudokcidenta Ĉinio. Sed antaŭ 40 jaroj, tie regis ventego kaj sablo. En la 1980-aj jaroj, oni komencis planti arbojn ĉe la bordoj de la rivero. En la pasintaj 40 jaroj, oni plantis 45 milionojn da arboj, kiuj formis "verdan grandan muron" kun longeco de pli ol 160 kilometroj kaj averaĝa larĝeco de 1.8 kilometroj.


Nun ĉe la du bordoj de la rivero, ekomedio kaj kondiĉoj pri loĝado kaj klimato evidente pliboniĝas. Antaŭaj fluaj kaj duonfluaj sablomontetoj fariĝis oazoj, kaj preskaŭ duobliĝis la produktokvanto de grenoj en tiuj lokoj, ĝenitaj de flusablo antaŭe. Forstumado helpis disvolvadon de la loka arbokulturado, estigis multajn spertulojn pri sabloregado kaj riĉigis lokanojn. Laŭ statistiko, en la urbo Shannan, 32 mil homoj partoprenas en gardado de publikaj arbaroj. Koncernaj arbaraj projektoj alportas al lokanoj enspezojn je pli ol 90 milionoj da juanoj (ĉ. 12,7 milionoj da usonaj dolaroj) ĉiujare.


Arbaro ĉe la rivero Yarlung Zangbo en Shannan


Arbaro ĉe la rivero Yarlung Zangbo en Shannan


Arbaro ĉe la rivero Yarlung Zangbo en Shannan


Ŝoseo ĉe la rivero Yarlung Zangbo, fotita en la 10a de septembro


Sovaĝaj bestoj en la artefarita arbaro 


Lokanoj laborantaj en arbidejo de la urbo Shannan


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio