Ekfunkciis la Pekina Daxing-a Internacia Flughaveno |
2019-09-26 |
Okaze de la 70-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, matene de la 25-a de septembro, en Pekino okazis ceremonio de ekfunkcio de la Pekina Daxing-a Internacia Flughaveno. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la ceremonion kaj deklaris la ekfunkcion de la flughaveno. Xi Jinping en la stacidomo Xi Jinping salutas laborantojn de la flughaveno. En decembro 2014 komenciĝis la konstruado de la Pekina Daxing-a Internacia Flughaveno. La projekto inkludas 4 kurejojn por aviadiloj, stacidomon je 700 mil kvadrataj metroj, parkejon por 268 aviadiloj kaj rilatajn ekipaĵojn. En decembro 2018, la 4 kurejoj estis finkonstruitaj. En februaro 2019 finiĝis la kontrolado por navigado. Ĉiuj aŭtoj en la flughaveno estas nov-energiaj, 80% de ĝiaj aparatoj estas aŭtomataj kaj pasaĝeroj povas enaviadiliĝi per vizaĝ-identigo. En la 25-a de septembro, la aviadilo CA9597 ekflugis. Pasaĝeroj en la nova stacidomo Interno de la stacidomo En la stacidomo Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |