Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel terkulturaj kaj forstumaj forĵetaĵoj kreas enspezojn al vilaĝanoj?
2019-09-25

Agrikulturaj kaj forstumaj forĵetaĵoj por produkti elektron


Kien la pajloj devas iri post rikolto? Ilin amasigi en la kampo aŭ proksime de domoj eble kaŭzas incendion kaj malbeligas la medion, bruligi ilin surloke poluas la aeron. Sed pajloj estas valoraj por Qiquan, kompanio pri biologia elektroprodukto en la urbo Linyi de la provinco Shandong, orienta Ĉinio. 


Enirinte en la fabrikon de Qiquan, oni povas vidi, ke forĵetaĵoj el agrikulturo kaj forstumo estas elŝarĝataj el kamionoj, kaj prilaboritaj pajloj, ŝeloj kaj branĉoj de arboj, ŝeloj de ajloj kaj ternuksoj, kaj fungaĵoj estas transportataj, per speciala sistemo, al kaldrono por bruligado. Vaporo produktita per la brulado funkciigas vaporturbinon kaj per generatoro estas produktata elektro, kiu iras al miloj da domoj. 


"Ni produktas elektron per forĵetaĵoj laŭ la nova maniero -- recikligi resursojn kaj plibonigi la medion," diris Hou Zhaochang, ĝenerala direktoro de la kompanio Qiquan. 


Dum la elektra produktado la vaporo ne nur povas kontentigi postulon de la fabriko, sed ankaŭ havas reston, kiu povas fariĝi akvo por reutiligo; superflua varmo povas provizi lokanojn per pura hejtado; restaĵoj povas iĝi la nova mediprotekta materialo, nome 7341, kiu estas vaste uzata en konstruado de sponga urbo, traktado de eluzita akvo, protektado de riveraj deklivoj kaj malsekejoj kaj en aliaj kampoj; kaj ĉindro postrestita povas fariĝi sterko. La tuta procezo, sen forĵetaĵoj, estas cirkula industria ĉeno. 


Laŭ tiu maniero pri produktado de elektro, ĉiujare oni povas konsumi 600 mil tunojn da terkulturaj kaj arbaraj forĵetaĵoj, ŝpari 200 mil tunojn da norma karbo, redukti ellasadon de karbona dioksido je 6,8 milionoj da tunoj, ekvivalentaj al plantado de 380 milionoj da arboj, kaj efike kontribui por plibonigo de la aero. 


"Vendo de la forĵetaĵoj alportas al lokaj kamparanoj enspezon." Hou diskonigis, ke la kompanio fiksas prezojn de la terkulturaj kaj arbaraj forĵetaĵoj laŭ iliaj varmkvantoj generitaj dum la brulado. Per kolektado kaj transportado de la forĵetaĵoj, vilaĝanoj povas gajni preskaŭ 100 mil juanojn (ĉ. 14 mil usonaj dolaroj) ĉiujare. Rezulte de tio, Qiquan povas plimultigi la enspezojn de la vilaĝanoj je ĉirkaŭ 1,6 miliardoj da juanoj (ĉ. 225 milionoj da usonaj dolaroj), egale al dungado de centmiloj da malriĉuloj. 


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio