Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazos la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (II)
2019-09-23

Kiuj gastoj partoprenos en Hongqiao-a Internacia Ekonomia kaj Komerca Forumo?



La dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) konsistas el tri partoj, nome landa ekspozicio, komerca ekspozicio kaj Hongqiao-a Internacia Ekonomia kaj Komerca Forumo. La landa ekspozicio montras komercon kaj investojn de partoprenantaj landoj. Komerca ekspozicio prezentas produktojn kaj servojn. Hongqiao-a Internacia Ekonomia kaj Komerca Forumo enhavas ĉefan forumon kaj aliajn 4 forumojn. 


La ĉefa forumo havas la temon "Malfermo kaj Novigo por Kungajna Kunlaboro", kaj la fokusoj de la aliaj forumoj estas "malfermo, reguloj kaj komerca medio", "artefarita intelekto kaj noviga disvolvado", "reformo de la Monda Komerca Organizo (MKO) kaj interkonsento pri libera komerco" kaj "cifereca epoko kaj disvolvo de elektronika komerco".


Gastoj, kiuj partoprenos en la Hongqiao-a Internacia Ekonomia kaj Komerca Forumo, inkluzivas ĝeneralan direktoron de MKO Roberto Azevêdo, ĝeneralan sekretarion de Konferenco de UN pri Komerco kaj Disvolvo Mukhisa Kituyi, prezidanton de Azia Infrastruktura Invest-Banko Jin Liqun, plenuman direktoron de la Internacia Komerca Centro Arancha González kaj la nobel-premiiton pri ekonomio Christopher A. Pissarides.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio