Pejzaĝo de la lago Daming |
2019-09-20 |
La 18an de septembro nebulo regis sur la lago Daming en la urbo Jinan de Shandong-provinco, orienta Ĉinio. Lotusaj folioj, verdaj salikoj kaj antikvaj konstruaĵoj bildigis belan tuĉpentraĵon. La lago Daming, konata vidindejo, situas norde de la malnova distrikto de Jinan. Antaŭ 1 400 jaroj, la nomo de la lago jam estis menciita en verkoj. En 1958, la loka registaro starigis parkon ĉe la lago. Ekde la unua tago de 2017, parto de la parko estas senpage vizitebla. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |