Populariĝas hanfu-o |
2019-09-20 |
Ĉinaj junuloj en hanfu-oj Hanfu-o estas tradicia ĉina vesto. Ĉe la Mezaŭtuna Festo ĉi-jare, en parkoj, kampusoj kaj eĉ sur stratoj, oni trovis multajn junulojn surhavantajn hanfu-ojn, kio aldonas antikvan etoson al la festo. Helpe de interretaj platformoj, ekzemple Douyin, la hobio de malmultaj homoj nun populariĝas. Laŭ donitaĵoj, dum la Mezaŭtuna Festo ĉi-jare, mendoj de hanfu-oj sur la ĉina retkomerca platformo Taobao multiĝis, kaj la nombro de ĝiaj konsumantoj tutlande superis 2 milionojn. La merkata valoro estas ĉirkaŭ 1,09 miliardoj da juanoj. Pli kaj pli multaj gejunuloj ne nur interesiĝas pri la antikva beleco de hanfu-o, sed ankaŭ fervoras pri ĝia kultura enhavo. Xiaoruo, posedanto de vendejo kun la plej bona vendkvanto pri hanfu-o sur Taobao, diris, ke kiam ŝi ekkonis hanfu-on en 2007, ĝia rondo estis tre malgranda, sed nun ĝi fariĝis granda industrio, kaj fanoj de ŝia vendejo jam superis unu milionon. Samtempe, sociaj amaskomunikiloj kontribuas por disvastiĝo de hanfu-o. Ĝis nun, la kvanto de filmetoj sub la plej diskutata kradvorto pri hanfu-o en Douyin atingis 670 mil, kaj iliaj spektadoj superis 18 miliardojn. "Hanfu-o estas kultura simbolo." Fakuloj opiniis, ke populariĝo de hanfu-o rezultas el ĝia beleco kaj amo de ĉinoj al la tradicia kulturo. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |