Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazos la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (I)
2019-09-19


La 17-an de septembro en Pekino okazis publika prezentado de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) por allogi pli da aĉetantoj. Dum la aktiveco, oni konigis la preparadon de la ekspozicio.   


Komparo kun la unua ĈIIE


Post 48 tagoj inaŭguriĝos la dua ĈIIE. "Nun, la areo de standoj jam superas la antaŭplanitajn 300 mil kvadratajn metrojn. La nombro de la landoj, kompanioj kaj aliaj superis tiujn en la unua ĈIIE," diris Sun Chenghai, vicprezidanto de la Buroo de ĈIIE.


Laŭ Wang Bin, vicdirektoro pri merkata funkciado sub la Komerca Ministerio de Ĉinio, ĉi-jara ekspozicio estas pli granda kaj altnivela. Ĝi prezentos novajn kaj altkvalitajn produktojn. Partoprenos en la ekspozicio pli ol 3 000 kompanioj el pli ol 150 landoj kaj regionoj.


Wang Hongwei, estro pri investado sub la Buroo de ĈIIE, diris, ke estos pli da novaj produktoj kaj teknikoj ĉi-jare ol tiuj en la pasinta jaro. Novaj sekcioj pri maljunuloj kaj aŭtomata veturado estos aldonitaj. 


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio