Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Libera kurso "Fumado kaj dependecoj" estas senpage disponebla ĉe edukado.net!
2019-09-12


Katalin Kováts, redaktisto de edukado.net, antaŭ ne longe informis la registritajn uzantojn de la sekcio Liberaj Studoj de la Klerigejo de edukado.net pri aldono de la temo “Fumado kaj dependecoj” al la subsekcio Medicino, psikologio kaj sano. La aŭtoro de la nova kurso estas Margaret Zaleski-Zamenhof, kiu pri tiu temo gvidis atelieron dum la 104a UK en Finnlando, kaj poste donis intervjuon al la kunlaborantoj de Kern.Punkto.


En la Klerigejo oni povas trovi ligon al la elŝutebla radio-intervjuo kaj la prezentaĵon, kiun Margaret uzis dum la ateliero. Ankaŭ  testo estis aldonita al la materialo.


Se vi havas demandojn pri la temo, volas scii, kiel forlasi la fumadon aŭ aliajn dependecojn, vi povas lasi demandon en la forumo de edukado.net, kie Margaret respondos al vi. 

https://edukado.net/komunumo/forumo?f=762


Nun estas en la kolekto 10 kursoj kun ĉ. 45 lecionoj. Vi estas bonvena studi kaj trapasi testojn. 


Se vi havas sugeston pri alŝutenda prelego aŭ aliaj materialoj, vi povas lasi mesaĝon pri tio en la koncerna forumo: http://edukado.net/komunumo/forumo?k=40


Jen la ligilo al la ĉapitro pri Fumado:

https://edukado.net/klerigejo/10?m=superrigardo&id=35


Redaktis Rafael Henrique Zerbetto

El edukado.net


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio