Kiel ĉina vilaĝo liberiĝis de malriĉeco? |
2019-09-09 |
La vilaĝo Zhujiahu en Yiyuan-gubernio de la provinco Shandong, orienta Ĉinio, iam estis tipa malriĉa vilaĝo. Antaŭe la vilaĝo estis malpura kaj malorda -- ŝtona digo, kadukaj domoj, kotaj vojoj, sekaj kanaletoj... ĉiuj ne estis bone zorgataj. En la lastaj jaroj, la vilaĝo pozitive disvolvas ne nur kultivadon de ĉerizarboj kaj pomarboj, sed ankaŭ turismon, kaj iom post iom liberiĝas de malriĉeco. La vilaĝo Zhujiahu La vilaĝo Zhujiahu Manko de akvo iam malhelpis la produktadon de fruktoj. Kun subteno de diversnivelaj registaroj, la vilaĝa komitato kondukis la vilaĝanojn konstrui kanalojn, kaj tiel estas solvita la problemo pri manko de akvo. En la lastaj jaroj, vilaĝanoj rikoltas multe da fruktoj ĉiujare, kaj iliaj enspezoj kreskas jaron post jaro. Nun en la vilaĝo estas kultura placo, parkejo kaj rekonstruitaj vojoj. La aspekto de la vilaĝo multe pliboniĝis kaj ĝi fariĝis bela vilaĝo provinc-nivela. Familia hotelo en la vilaĝo Familia hotelo en la vilaĝo La vilaĝo enkondukis kapitalon por krei familiajn hotelojn, kiuj multe antaŭenigis disvolvadon de kampara turismo. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |