Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
5G-interreto ekfunkcios en la grandrapidaj trajnoj sur la fervojo Kantono-Shenzhen-Hongkongo antaŭ la Printempa Festo de 2020
2019-09-06


La 3-an de septembro, la ĉina poŝtelefona kompanio China Mobile de Guangdong, Ĉina Fervoja Guangzhou-a Grupo kaj la kompanio Huawei kune anoncis, ke por akceli disvolvadon de la Granda Golf-Areo Guangdong-Hongkongo-Makao, ili realigos 5G-interretan funkciadon en la grandrapidaj trajnoj de la fervojo Kantono-Shenzhen-Hongkongo en la ĉeftera sekcio antaŭ la Printempa Festo de 2020. 


Laŭraporte, por realigi 5G-interretan kovradon sur tiu fervojo, China Mobile de Guangdong investos 150 milionojn da juanoj (ĉ. 21 milionoj da usonaj dolaroj) por instali pli ol 300 elsendiloj de 5G-signalo. Surbaze de 5G-interreto, China Mobile de Guangdong kunlaboros kun Ĉina Fervoja Guangzhou-a Grupo por esplori 5G-interretajn novigajn aplikojn por servi al pasaĝeroj, stacia administrado kaj fervojaj funkciado kaj sekureco, celante igi tiun "5G-interreto + inteligentan fervojon" nova nomkarto de la Granda Golf-Areo Guangdong-Hongkongo-Makao. 


La grandrapidaj trajnoj sur la fervojo Kantono-Shenzhen-Hongkongo averaĝe transportas 229 mil pasaĝerojn ĉiutage, kaj la fervojo estas unu el la plej pez-trafikaj linioj de Ĉinio. Per grandrapida trajno sur la linio, oni povas atingi, de la Okcidenta Kowloon de Hongkongo, urbojn de la Perl-rivera Delto, kiel Kantono kaj Dongguan, ene de unu horo.


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio