Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio procesos kontraŭ Usono pri tarifoj ĉe MOK
2019-09-04


La 2an de septembro, Ĉinio anoncis, ke ĝi estigis proceson ĉe la Monda Organizo pri Komerco (MOK) kontraŭ Usono, post kiam Usono ekefektivigis la aldonajn 15-procentajn tarifojn sur importitaj ĉinaj produktoj kun la valoro de 300 miliardoj da usonaj dolaroj en la 1a de septembro.


La deklaro, publikigita de la Ministerio pri Komerco de Ĉinio, mencias, ke la tarifoj efektivigitaj de Usono severe malobservas la interkonsenton atingitan de la du ŝtatestroj en Osako. Ĉinio firme protektos siajn proprajn kaj legitimajn rajtojn kaj interesojn kaj plenforte subtenos la multflankan komercan sistemon kaj la internacian komercan ordon laŭ la reguloj de MOK.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio