Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazas en Pekino eksponado de antikvaĵoj pri floroj
2019-09-04


De la 3a de septembro ĝis la 31a de oktobro, en la eksponejo de la Muzeo de la Imperiestra Palaco ĉe Wumen-pordego de Pekino, Ĉinio, okazas ekspozicio de 307 antikvaĵoj kiuj temas pri floroj, arboj kaj plantoj. La muzeo celas, pere de prospereco de floroj kaj riĉeco de fruktoj prezentataj de tiuj antikvaĵoj, festi la 70-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. (ĉiuj fotoj estas faritaj de Jin Liangkuai el la novaĵagentejo Xinhua)









La ekspozicio okupas 3 eksponejojn de la tuta pavilono ĉe Wumen-pordego. La eksponaĵoj, kiuj enhavas malsamajn temojn montrantajn la belecon de plantoj en kvar sezonoj, inkludas pentraĵojn, porcelanaĵojn, lakaĵojn, brodaĵojn, ekranegojn, librojn ktp. El ili nur unu estas el Tianjin-a Muzeo kaj la aliaj estas konservataj de la Muzeo de la Imperiestra Palaco. Multaj antikvaĵoj estas unuafoje eksponataj, kiel la pentraĵo Vanesoj de Zhao Chang de la Norda Song-dinastio (960-1127) kaj la pentraĵo Cent Floroj  de nekonata aŭtoro de Song-dinastio (960-1279). Krome, same rigardindaj estas la malgrandaj pentraĵoj de kortegaj pentristoj en la Suda Song-dinastio (1127-1279) kaj ornamaj ujoj pri floroj kaj plantoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio