Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aranĝoj por festi la 70-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko
2019-09-03


Ĉi-jare estas la 70-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, pro tio okazos festado en la ĉefurbo Pekino. Laŭ informo el la Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la festado inkluzivas jenajn aranĝojn:


Unue, okazigi festan ceremonion, revuon kaj paradon. 


En la 1-a de oktobro, sur Tian'anmen-placo en Pekino okazos ceremonio por festi la 70-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, ĉina prezidanto Xi Jinping faros gravan paroladon. Poste okazos revuo kaj parado.


Due, aranĝi celebrajn aktivecojn en Pekino. 


Vespere de la 1-a de oktobro, sur Tian'anmen-placo en Pekino estos celebraj aktivecoj. Ĉinaj gvidantoj, kune kun popolamasoj el diversaj rondoj de Pekino, festos la datrevenon kaj spektos artajn prezentadojn kaj artfajraĵojn. 


Trie, aljuĝi la Nacian Medalon kaj Nacian Honoran Titolon. 


Kvare, prezenti florojn al naciaj herooj.  


Kvine, okazigi akcepton en la Popola Halo de Pekino en la nomo de ĉina prezidanto Xi Jinping. Xi faros paroladon. 


Sese, aranĝi amuzvesperon de la Nacia Tago. 


Sepe, okazigi ekspozicion pri ĉefaj atingoj ekde la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. 


Oke, doni medalojn por festi la 70-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.


Naŭe, produkti kaj elsendi dokumentan filmon.


Deke, emisii memorigajn poŝtmarkojn kaj monerojn. 


Krome, aliaj regionoj organizos festojn en diversaj formoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto 
                       Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio