Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
MAKS : Pavilono de Ĉinio ekakceptis vizitantojn
2019-08-30


Estas okazinta solena inaŭguro de pavilono de Ĉinio ĉe Internacia Aviadila kaj Spaciala Ekspozicio MAKS en Moskvo en kiu Ĉinio unuafoje partoprenas kiel “partnera ŝtato” de la forumo. La pavilono estas la plej granda en vico de ŝtatoj-partoprenantojn de MAKS. 


La solenan inauguron partoprenis  ĉina ministro pri industrio kaj informado Miao Wei, kaj Denis Manturov, ministro de industrio kaj komerco de Rusio. Ili ambaŭ mallonge prelegis dum la ceremonio. S-ro Miao Wei diris ke nun estas tempo por daŭrigi progreson de homaro per disvolvigo de aviadilaj teknologioj kaj akcentis ke Rusio kaj Ĉinio komencis vastan kunlaboradon en tiu ĉi kampo. Ambaŭ landoj fakte ŝanĝigas mondordon, efektivigante projekton en aviadilspaciala branĉo surbaze de reciproka profito kaj egalrajta kunlaboro, rimarkis li.


Poste simbola lanĉo de la ĉina pavilono du ministroj vizitis eksponejon de ĉinaj entreprenoj en ĝi, kaj ankaŭ la eksponejon de Komerca Aviadila Korporacio de Ĉinio  (COMAC) en ku kunlaborate kun ruslanda Unuiĝinta Aviadilkonstruanta Korporacio  (UAK) estas konstrukciata longdistanca larĝfuzelaĝa pasaĝera aviadilo. La kosto de ĉi tiu projekto estas ĉirkaŭ 20 miliardoj da dolaroj. COMAC kaj UAK konsentis dividi la kostojn por egalaj kotizoj, liverado de la aviadilo laŭsupoze komenciĝos en 2026. Ĉe la MAKS estas eksponata ankaŭ plenampleksa maketo de la CR929. Hieraŭ dum malfermo la aviadilspaciala ekspozicio MAKS vizitis prezidanto de Rusio Vladimir Putin kaj prezidanto de Turkio Recep Erdoğan. Rusia ministro Denis Manturov taksis projekton de CR929  kiel “ankra kaj plej ambicia projekto" de ĉina-rusia kunlaboro. Li optimiste opinias: “Samtempe, ĉiujare niaj landoj vastigas kunlaborajn ligojn en la aviadindustrio. Ekzemplo de tio estas la komuna laboro sur la peza civila helikoptero AHL, kunlaboro pri projekto de kreado de peza amfibia aviadilo kaj provizado de rusaj motoroj por ĉinaj militaj ĉasaviadiloj".


Raportis Vadim Biserov


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio