Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Du tagojn post malfermo de la unua filio de Costco en la ĉeftero de Ĉinio, la merkata valoro de Costco kreskis je pli ol 7 miliardoj da usonaj dolaroj
2019-08-30

La 27-an de aŭgusto, oficiale ekfunkciis la unua filio de la usona superbazaro Costco en la ĉeftero de Ĉinio. 


Tiutage, la superbazaro en la distrikto Minhang de Ŝanhajo altiris grandegan nombron da konsumantoj, kaj tuj poste akciaj prezoj de la kompanio multe altiĝis. 


Taga K-diagramo de akcia prezo de Costco


Ĝis la fino de la usona borso en la 27-a de aŭgusto, la akcia prezo de Costco altiĝis je 5.01%, dum la Nasdaq-Komponita Indekso prezentis malkreskon je ĉirkaŭ 0.34%.


La sekvan tagon, la akcia prezo de Costco daŭre altiĝis je 0.95%, kaj atingis po 294.49 usonajn dolarojn. Tio montras, ke post la malfermo de Costco en Ŝanhajo, la merkata valoro de la kompanio kreskis je pli ol 7 miliardoj da usonaj dolaroj. 


Laŭ raporto de la usona revuo Barron's, Simeon Gutman, administra direktoro de la kompanio Morgan Stanley, persone atestis la malfermon de Costco en Ŝanhajo. Li menciis en sia raporto, ke Ĉinio eble "malfermos" novan fazon por kresko de Costco, kaj la kreskanta meza klaso de la lando estas delonge rigardata kiel ŝanco por ĉiuj entreprenoj.


Laŭ raporto de Ĉina Centra Televidstacio, en la tago de la inaŭguro de Costco en Ŝanhajo, ĝi altiris multajn konsumantojn: por parki aŭton oni devis atendi 3 horojn, por pagi oni devis atendi 2 horojn... Pro tro multe da klientoj, la superbazaro deklaris haltigi vendadon post ĉirkaŭ 4 horoj ekde malfermo. 


Konsumantoj vice atendis en la unua tago de malfermo de Costco en Ŝanhajo 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio