Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Publikigita Kalendaro de Malpermesita Urbo 2020
2019-08-29


La 26an de aŭgusto en la Muzeo de la Imperiestra Palaco de Pekino okazis gazetara konferenco pri Kalendaro de Malpermesita Urbo 2020. Venontjare oni festos la 600-jaran jubileon de finkonstruado de la Malpermesita Urbo, kaj la kalendaro havos novajn ŝanĝojn. Ĝi temos pri arkitekturo de la Malpermesita Urbo por montri ĝian 600-jaran historion.


La kalendaro enhavas fotojn pri konstruaĵoj, pentraĵojn pri figuroj kaj kortego, antikvajn objektojn kaj fotojn de la malfrua periodo de Qing-dinastio (1616-1911). La kalendaroj de la antaŭaj jaroj temis pri antikvaĵoj de simbolaj bestoj asociitaj kun la 12-jara ciklo, kaj kiel la kalendaro 2020 montros la 600-jaran historion de la Malpermesita Urbo? Per konstruaĵoj de la Malpermesita Urbo.



Laŭ kutimo, la temo de januaro 2020 estas pri rato, kaj antikvaj objektoj rilataj al rato estis elektitaj. En la sekvaj monatoj estas pri arkitekturo. Bildaro kun panoramo kaj detaloj, historio, objektoj, figuroj kaj rakontoj estas montrata. Oni povas diri, ke la kalendaro estas malgranda enciklopedio de la Imperiestra Palaco.


Ekzemple la temo de februaro estas ekkonstruado de la Imperiestra Palaco, kaj oni montras ĝiajn konstruadon kaj aranĝon. En la paĝo de la 1a de februaro estas foto de la Imperiestra Palaco birde rigardata. Por la 2a tago estas panorama pentraĵo farita de Xu Yang el Qing-dinastio -- Ilustraĵo pri la Poemoj "Alveno de Printempo al Pekino". Por la sekvaj tagoj estas fotoj pri urbomuroj, Duanmen-pordego, pentraĵo pri Xihua-pordego, bestforma figuro sur firsto de la Halo de Supera Harmonio, ktp.



La temo de majo estas justeco kaj bonkoreco. En tiu monato oni prezentas la historion kaj arkitekturon de la regiono de la Halo de Mensa Kultivado -- loĝejo de ok imperiestroj -- per fotoj de la halo, pentraĵo pri legado de la imperiestro Yongzheng (1678-1735) en la halo kaj la tri modelaj kaligrafaĵoj Letero Skribita post Neĝofalo, Mez-aŭtuno kaj Letero al Boyuan konservataj en la Halo de Tri Raraĵoj. 


Kun la temo "idoj estu tiel multe kiel ĉirplokustoj", en junio oni montras la konstruaĵojn, aranĝon kaj funkcion de la ses orientaj palacoj kaj ses okcidentaj palacoj, kortegan vivon kaj historiajn rakontojn de edzinoj kaj kromedzinoj de imperiestroj en la dinastioj Ming kaj Qing (1368-1911).



En la aliaj monatoj temas pri la antaŭaj tri haloj, la malantaŭaj tri palacoj, la Palaco de Trankvila Vivlongeco, la Palaco de Bonfara Trankvilo, la Templo de la Imperiestraj Prapatroj, Altaro al Dio de Tero kaj Greno, religiaj ejoj ktp.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio