Brazila prezidento rajtigis armeon por estingi incendiojn en amazona pluvarbaro |
2019-08-26 |
Grandaj incendioj en amazona pluvarbaro de Brazilo jam daŭris multajn tagojn kaj altiras tutmondan atenton. La 25an de aŭgusto, laŭ la loka tempo, proparolanto de la brazila registaro diris, ke la prezidento Jair Bolsonaro jam rajtigis armeon iri al sep ŝtatoj en norda kaj okcidenta Brazilo, kiuj antaŭe petis helpon de la registaro. En la sama tago, Brazila Ministerio pri Ekonomio anoncis, ke ĝi aprobis urĝe asigni 38.5 milionojn da brazilaj realoj (ĉirkaŭ 9.2 milionoj da usonaj dolaroj) por esplori la kaŭzojn de la incendioj. Redaktoro: Zhao Wenqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |