Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fertabula reliefo: metiarto heredata de ĉina junulino
2019-08-22


La 19an de aŭgusto, en la laborejo de "Fertabula reliefo Guo", Guo Haibo, heredanto de fertabula reliefo, provincnivela nemateria kultura heredaĵo de la provinco Hebei, norda Ĉinio, helpas sian filinon Guo Mohan fari reliefon.







En sia infaneco, Guo Mohan jam ŝatis arton pri fertabula reliefo pro familia influo. En libera tempo ŝi ĉiam restas en laborejo de la patro por fari fertabulan reliefon, kaj tiel ŝi pli kaj pli lertiĝas tiu-flanke. Ŝi kapablas fari marteladon sur fertabulo, poluradon kaj kolorigon, kiuj estas fort-postulaj laboroj laŭ multaj homoj. Ŝiaj verkoj estis eksponitaj en belartaĵaj ekspozicioj provincnivelaj kaj ŝtatnivelaj.




Guo Mohan emas konigi al aliaj gejunuloj la reliefan metiarton sur fertabulo por pliigi ilian konscion pri protekto de nemateriaj kulturaj heredaĵoj. 


Fotoj: Zhao Danhui el la novaĵagentejo Xinhua

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio