Verda ekonomio en la urbo Ankang de Ĉinio |
2019-08-19 |
En la lastaj jaroj, la urbo Ankang de la provinco Shaanxi, nordokcidenta Ĉinio, starigis la celon konstrui potencan urbon de ekologia ekonomio en la nordokcidenta parto de la lando kaj sin direktis al verda kaj daŭripova disvolvado. Ĝi fermis pli ol 300 firmaojn, kiuj multe poluas aŭ konsumas multe da energio, kaj plenforte subtenas mediprotektajn firmaojn, inkluzive de industrioj de selen-riĉaj manĝaĵoj, ekologia turismo, kultivado de arbaro en montaro, silka teksado, biologia medicino kaj tiel plu. Krome, la urbo ankaŭ aktive enkondukas industriojn de orientaj regionoj, ekzemple tiuj pri pluŝaj ludiloj, silk-eltiro kaj aliaj, por dungi lokanojn kaj riĉigi ilin. Agrikultura produktejo kun selen-riĉaj plantoj en la distrikto Hanbin de la urbo Ankang Tearbaro en la gubernio Pingli de la urbo Ankang Klara rivero Hanjiang trafluas la urbon Ankang. Agrikulturaj produktoj en la serva centro de Ankang Pejzaĝo en la parko Qinba de la urbo Ankang Laboristino en silk-laborejo de la gubernio Shiquan de la urbo Ankang Morusa ĝardeno en la distrikto Hanbin de la urbo Ankang Redaktoro: Xie Ruifeng Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |