Tradiciaj kutimoj por bonvenigi aŭtunon |
2019-08-09 |
Aŭtunkomenco, unu el la 24 sunperiodoj, okazas en la 7-a, 8-a aŭ 9-a de aŭgusto. Ĝi estas la unua sunperiodo de aŭtuno. Por bonvenigi aŭtunon, la 6-an de aŭgusto en la vilaĝoj Fangyi kaj Xiaopu de la urbeto Xiaopu sub la gubernio Changxing en Zhejiang-provinco de sudorienta Ĉinio, okazis aktivecoj pri tradiciaj kutimoj, inkluzive de manĝo de akvomelonoj, pesado de korpopezo, serĉo de aŭtuna gusto. La urbeto Xiaopu, fama pro sia "dek-mejla koridoro kun antikvaj ginkoj", estas ĉefa celloko por kampara turismo. La 6-an de aŭgusto, infanoj partoprenis konkurson pri manĝado de akvomelonoj sub antikvaj ginkoj. (Foto de Xu Yu, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua) La 6-an de aŭgusto, en la dek-mejla koridoro kun antikvaj ginkoj, infanoj kolektis flavajn ginko-foliojn por sperti aŭtunan guston. (Foto de Xu Yu, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua) La 6-an de aŭgusto, infanoj partoprenis en amuza pesado sub antikva ginko. (Foto de Xu Yu, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua) La 6-an de aŭgusto, infanoj partoprenis konkurson pri manĝado de akvomelonoj sub antikva ginko. (Foto de Xu Yu, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua) Redaktoro: Han Xin Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |