"Vilaĝo en pentraĵo" -- Hongcun-vilaĝo en Ĉinio |
2019-08-07 |
En somera frumateno, ĉarmaj pejzaĝoj videblas en la vilaĝo Hongcun de Yixian-gubernio, Anhui-provinco en orienta Ĉinio. Flugroboto kaptis ĝian belecon per fotilo. La vilaĝo estas konata kiel "vilaĝo en pentraĵo". En ĝi troviĝas pli ol 140 bonstataj domoj konstruitaj en la dinastioj Ming kaj Qing (1368-1911). La vilaĝo estas konstruita ĉe la piedo de monto kaj apud rivero, akvo trafluas la vilaĝon kaj kunligas ĉiun domon. Klara akvo fluas inter antikvaj domoj kaj ĉirkaŭaj pejzaĝoj, kaj ĉie estas belaj vidindaĵoj kaj pentraĵoj. Antaŭ 800-900 jaroj la konstruintoj de la vilaĝo havis la koncepton unue konstrui akvan sistemon kaj sekve domojn. Dank' al ili la vilaĝo estas tiel bela. Redaktoro: Xie Ruifeng Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |