Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rilataj entreprenoj de Ĉinio haltigis aĉeton de usonaj agrikulturaj produktoj
2019-08-07


La novaĵ-agentejo Xinhua raportis en la 5-a de aŭgusto, ke laŭ informo el la Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado kaj la Ministerio pri Komerco de Ĉinio, la Tarifa Komisiono de Ĉinio ne eliminas la eblecon altigi tarifojn pri la importado de usonaj agrikulturaj produktoj post la 3-a de aŭgusto, ĉar usona flanko anoncis altigi tarifojn pri ĉinaj produktoj eksportataj al Usono je 10%, sume 300 miliardoj da usonaj dolaroj, kio serioze malobeas la interkonsenton atingitan de la ŝtatestroj de la du landoj en Osako, Japanio. Samtempe, rilataj entreprenoj de Ĉinio haltigis aĉeton de usonaj agrikulturaj produktoj. Koncernaj ĉinaj departementoj diskonigis, ke Ĉinio havas grandan merkatan kapablon kaj brilan perspektivon por importado de altkvalitaj agrikulturaj produktoj de Usono, tamen ili esperas, ke Usono sincere plenumos la interkonsenton atingitan de ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono en Osako, kaj plenumos siajn promesojn por ebligi agrikulturan kunlaboron inter ambaŭ landoj.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio