Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Regado de la dezerto Hobq en Ĉinio
2019-08-06

La dezerto Hobq situas norde de la altebenaĵo Erdos de Interna Mongolio en norda Ĉinio. Ĝi, kun areo de 18.6 mil kvadrataj kilometroj, estas la sepa plej granda dezerto de Ĉinio. En 1988, inter 3% kaj 5% de la dezerta grundo estis kovrita de kreskaĵoj, sed ĝis junio 2018, 25% de la dezerta grundo estas regita kaj 70% de tiu grundo estas kovrita de arboj kaj herboj. Media Programo de Unuiĝintaj Nacioj konsideris la ekologian regionon de Hobq kiel modelon de ekologia ekonomio de dezertoj en la mondo, kaj kiel la unuan lokon por esploro de ekologia sistemo en dezertaj regionoj de la mondo.


Antaŭ la regado, la medio de Hobq estis ege malbona.


Nun, Hobq estas riĉa je akvejoj kaj herbejoj, eĉ gruoj estas allogitaj al ĝi.


La akiritaj atingoj profitas de gvidado de registaraj politikoj, investo de firmaoj kaj partopreno de kamparanoj kaj paŝtistoj. Dank' al politikoj favoraj al la plantistoj kaj gardistoj, la dezerta medio estas multe plibonigita, kaj rilataj politikoj daŭras ĝis nun.


Birdrigardo al la ŝoseo tra la dezerto kaj verdejoj.



En la regata Hobq kun areo de 50 mil muoj (ĉ. 3 300 hektaroj), stariĝis 510-megavata fotovoltaa elektrejo, kiu produktas 900 milionojn da kilovat-horoj ĉiujare, kaj tiel ŝparas 440 mil tunojn da normala karbo kaj reduktis ellason de karbona dioksido je 1 060 miloj da tunoj.


La elektrejo starigis la novan industri-modelon "elektroproduktado sur fotovoltaaj tabuloj, plantado inter la tabuloj kaj bredado sub la tabuloj".


Dezertiĝo estas tutmonda demando. Ĉiujare degeneras 12 milionoj da hektaroj da agro sur la terglobo. Estas minacataj de dezertiĝo kaj sekeco 2.1 miliardoj da homoj de pli ol 100 landoj, inkluzive de tiuj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". Ĉinio estas la lando, kiu havas la plej grandan dezert-areon en la mondo kaj multe suferas venton kaj sablon. Erik Solheim, eksa plenuma direktoro de Media Programo de UN, diris: "La projektoj de Hobq estas gravaj por ĉina mediprotektado kaj donas valorajn spertojn al aliaj dezertiĝantaj regionoj kaj landoj. Oni devas, kun praktikado de la iniciato 'La Zono kaj Vojo', disvastigi tiujn spertojn en afrikaj kaj mezorientaj landoj kaj regionoj suferantaj ventegon kaj sablon, por feliĉigi tieajn popolanojn."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio