Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Nezha" reaperis sur ekrano
2019-08-02


La animaciaĵo Nezha, kiu estis oficiale lanĉita en la 26-a de julio, kreis novan rekordon pri bileta vendado en Ĉinio. Ĝis la 10-a horo de la 31-a de julio, ĝia vendsumo de la biletoj atingis 1 084 milionojn da juanoj (ĉirkaŭ 157 milionoj da usonaj dolaroj). Fremdaj retumantoj komentis, ke ĝi estas la plej bona inter ĉinaj animaciaĵoj, kiun ili spektis. La sukceso de la filmo montras, ke animaciaĵoj inspiritaj de ĉinaj mitoj estas nova tendenco.



Laŭ raporto, Jiao Zi, reĝisoro kaj verkanto de la filmo, elspezis du jarojn por verki la dramon kaj tri jarojn por filmado. Tio eble estas la plej komplika animacio en Ĉinio. La filmo havas pli ol 1 300 planojn kun specialaj efikoj, kaj pli ol 1 600 homoj partoprenis en ĝia filmado. Foje unu spektakla sceno eĉ postulis du monatojn.



Ĝi ne estas la unua filmo pri Nezha. Ĉi-jare estas la 40-a datreveno de prezento de Princo Nezha kontraŭ Drako Reĝo, la unua kolora larĝ-ekrana animaciaĵo fare de Ĉinio. Ĝi estas ankaŭ la unua ĉina animaciaĵo prezentita en film-festivalo de Cannes.


Redaktoro: Han Xin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio