Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Recenzo: Blua Horizonto, inspiroplena albumo de Kjara
2019-08-01


Inspirita de la belaj ĉemaraj pejzaĝoj de sia hejmlando, Italio, Kjara (Chiara Raggi) verkis inspiroplenan albumon, Blua Horizonto, kiu profitas de la kunlaboroj kun internacie konataj muzikistoj kaj speciale atentas pri la tradicio kaj esencaj elementoj de muziko.


Kjara havas belan voĉon kaj lerte uzas ĝin. Ŝi kantas en modela Esperanto, tiel ke oni povas klare kaj facile kompreni kion ŝi kantas. Pro tio, tiu ĉi disko estas aparte konsilinda por komencantoj, kaj estas ankaŭ uzinda en klasĉambraj lecionoj, ĉar la modela prononco de Kjara sonas absolute natura kaj ŝi kantas kun pasio.


La albumo miksas ŝiajn aŭtorajn kantojn kun ĵazo kaj mondmuziko, kaj entute 13 muzikistoj kaj unu ĉambrorkestro partoprenis en ĝi. La melodioj bele sonas kaj kutime estas simplaj kaj emociplenaj. Moleo 22a, en kiu mi trovis elementojn de diversaj brazilaj muzikstiloj, aparte plaĉis al mi pro la harmonio kaj la belaj sonoj de pluraj muzikiloj. Blua Horizonto, kiu donas nomon al la albumo, estas alia aparte atentinda kanto, kiu elstare plenumas la proponon de tiu ĉi disko: vojaĝo al la homa koro.


Blua Horizonto estas aĉetebla en la retejo de Vinilkosmo kontraŭ bona prezo, kaj membroj de Vinilkosmo-ABONKLUBO rajtas aŭskulti senpage tiun ĉi albumon per elsend-fluo.


Por senpage aŭskulti pecojn de la kanzonoj, legi pli pri Kjara kaj Blua Horizonto, kaj aĉeti la albumon, bonvole uzu la jenan ligilon: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kjara/1-blua-horizonto.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio