Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina metiartisto reaperigis teknologion pri farado de trikolore glazurita argilaĵo de Tang-dinastio
2019-08-01


61-jara Gao Shuiwang estas heredanto de trikolore glazurita argilaĵo de la dinastio Tang (618-907) kiel ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo. Li okupiĝis pri esplorado kaj produktado de tiu metiarto dum 40 jaroj. En sia infanaĝo li jam interesiĝis pri tiu tradicia ceramikaĵo, tial li sin dediĉis al rilataj esplorado kaj eksperimentado, kaj fine retrovis la kernan teknologion pri farado de la argilaĵo, malaperintan por mil jaroj. Rezulte de tio, la teknologio estas protektata kaj heredata. Liaj verkoj gajnis multajn premiojn kaj estas kolektitaj de pli ol 50 muzeoj en- kaj eksterlandaj. 



En la lastaj jaroj, por pli bone heredigi kaj disvolvi la teknologion, Gao malfermis kursojn por aldoni novan viglecon al produktado de la trikolore glazuritaj argilaĵoj. Li ankaŭ okazigis ekspoziciojn kaj starigis muzeon, kiu estas senpaga por la publiko. "Mi esperas, ke pli da homoj povos koni kaj ŝati la trikolore glazuritajn argilaĵojn kaj transdoni la teknologion al postaj generacioj." Tion Gao Shuiwang diris.



Trikolore glazurita argilaĵo de la dinastio Tang estas valora ceramikaĵo en la antikva Ĉinio kaj furoris en Tang-dinastio. Ĝia glazuro havas kolorojn flavan, verdan, blankan, brunan, bluan, nigran kaj aliajn. La flava, verda kaj blanka koloroj estas la ĉefaj, do oni kutime nomas ĝin trikolore glazurita argilaĵo. 

 

 

Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio