Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu venos alia "eŭro"? Kvar sudamerikaj landoj planas havi komunan monunuon
2019-07-30


Laŭ raporto de Ĉina Centra Televidstacio en la 28-a de julio, Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo planas havi saman monunuon. 


Ministroj pri financoj de Argentino kaj Brazilo diris, ke landoj de la Suda Komuna Merkato jam faris la unuan paŝon por estigo de komuna monunuo. Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo starigos specialan laborgrupon por pritaksi la eblecon estigi komunan monunuon en la estonteco. Tio estos longa procezo, tamen jam komenciĝis la esplorado. 


Eŭro estis planita en 1969 kaj oficiale lanĉita en 1999 post 30 jaroj. 


Moderna ekonomika teorio dividas la nunajn ekonomiajn blokojn en kvar kategoriojn: liberkomerca zono, dogana unio, komuna merkato kaj ekonomia kaj mona unio. La lasta estas la plej kompleksa, kaj atingota nur post trapaso de la antaŭaj tri stadioj.


Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo iniciatis la Sudan Komunan Merkaton en 1991. Nun ĉiuj ĝiaj membroj estas evoluantaj landoj, kun preskaŭ 300 milionoj da loĝantaro. Ĝia ekonomia sumo okupas la kvinan lokon tutmonde.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio