Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sveda ministrino Esperante salutis UK
2019-07-30



Preskaŭ tuj post la ferma ceremonio de la 104a UK en Lahtio, Finlando, en Esperantujo furoris filmeto pri videa salutparolo de Amanda Lind, sveda ministrino pri kulturo kaj demokratio. Amanda Lind en flua Esperanto salutis la kongreson kaj ĝiajn partoprenintojn.


Jen la teksto de ŝia parolo:


Saluton estimataj kongresanoj! Mi estas Amanda Lind, sveda ministrino pri kulturo, sporto, demokratio kaj naciaj minoritatoj. Kiel ano de Miljöpartiet, la sveda verda partio kaj de la tutmonda verda movado, la vivanta naturo kaj floranta kulturo estas valoroj tre proksimaj al mia koro.


Elkoran bondeziron mi sendas al la Universala Kongreso. Renkontiĝoj kaj babilado inter homoj estas fundamento por vigla demokrata evoluo. Dankon al vi ĉiuj en la Esperanta movado pro viaj kontribuoj por instigi komunikadon trans lingvaj kaj naciaj limoj! Ni estu unu homaro sur ĉi unu terglobo. Amike.


(el Ret-info)

Redaktoro: Xie Ruifieng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio