Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel pekinanoj distriĝas dum nokto?
2019-07-30


Lastatempe la vortoj "nokta ekonomio" multfoje aperis en politikoj de diversaj lokoj por stimuli konsumadon. Pekino, Ŝanhajo, Tianjin, Chongqing kaj aliaj urboj publikigis rimedojn por starigi modelajn stratojn pri nokta ekonomio aŭ ĉefajn noktajn bazarojn.


La unuaj ĉefaj lokoj por nokta Pekino estis publikigitaj: Qianmen, Dazhalan, Sanlitun, Monda Turo kaj Wukesong. Tiuj lokoj, kun trajtoj de antikva urbo kaj altnivela konduko, disvolvos novigeman konsumadon de nokta ekonomio.


Shangdi, Huilongguan, Tiantongyuan kaj aliaj lokoj kontentigos la noktan konsumadon de pekina loĝantaro en diversaj distriktoj.


Laŭ praktikaj kondiĉoj, iuj pli-ol-4A-nivelaj vidindejoj malfruigos sian fermon por unu aŭ du horoj. La Somera Palaco, la Ĉiela Altaro kaj kelkaj aliaj parkoj organizos noktajn vizitojn.


Krome, Pekino organizos kulturajn agadojn nokte, ekzemple opero, filmo, muziko kaj librolegado; subtenos malfruigon de fermo de iuj muzeoj kaj galerioj; kaj subvencios literatur-artajn prezentojn kontraŭ malaltaj prezoj.


La unua kaj dua metrolinioj plilongigos sian funkciadon en semajnfino.


Kial Pekino komencas atenti pri la nokta ekonomio? Ĉar ĝi volas altigi konsumadon.


Servo-konsumado okupas pli ol 70% de la totala konsumado en Pekino, kaj la urbo estas pionira en la epoko de servo-konsumado tutlande.


La konsuma kapablo de Pekino estas nedubebla, tamen la kresko de konsumado en la lastaj jaroj ne estas optimuma: en la pasinta jaro la kresko de totala konsumado de Pekino kalkuliĝis al 2,7%, je la antaŭlasta loko inter la 40 ĉefaj urboj tutlande.


Junuloj estas la ĉefaj konsumantoj. Tage ili estas okupataj de laboro kaj ne havas tempon konsumi, kaj nokte ili estas liberaj kaj sin amuzas per diversaj distraĵoj. Turisma kaj kultura konsumado inter la sepa horo vespere kaj la sesa horo en la sekva mateno aldonos novan movforton al la nokta vivo kaj ekonomia kreskado.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio