Huawei lanĉis la unuan komercan 5G-poŝtelefonon |
2019-07-30 |
Laŭ la raporto de China Daily, en la 26-a de julio ĉina kompanio Huawei lanĉis en la urbo Shenzhen de Guangdong-provinco, suda Ĉinio, la unuan komercan 5G-poŝtelefonon Mate 20X, kaj samtempe komenciĝis ĝia antaŭmendo. La poŝtelefono estos oficiale ekvendata en la 16-a de aŭgusto kontraŭ 6 199 juanoj. Laŭ fakuloj, la lanĉo kaj antaŭmendo de la poŝtelefono signifas, ke 5G-poŝtelefonoj ekfunkcias kaj 5G-tekniko eniras en nian ĉiutagan vivon. He Gang, ĉefo de la fako pri konsumantoj de Huawei-poŝtelefonoj, diris en intervjuo, ke la unua 5G-poŝtelefono ne estas por profito, sed por ke konsumantoj frue akceptu kaj pli rapide ekuzu tiajn poŝtelefonojn. Ĝi utilos al rilataj kompanioj rapidigi la interadaptiĝon de 5G-interreto kaj 5G-poŝtelefonoj, kaj al plibonigo de la konstruado de 5G-interreto. Redaktoro: Gao Shuyuan Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |