Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina poŝtelefona pagado helpas japanan socion realigi "senkontantaĵon"
2019-07-26


Lastatempe, ĉina firmao pri poŝtelefona pagado sub la kompanio Tencent publikigis datumojn pri sia disvolvado en japana merkato. Laŭ la datumoj, pagoj per WeChat rapide disvastiĝas en Japanio. En junio la nombro de pagfojoj tiu-maniere kreskis je 108% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro, kaj la butikoj, en kiuj oni povas pagi per WeChat, multiĝis je 665%.


Japanio estas unu el la turismaj cellokoj de ĉinaj turistoj, kaj tio stimulis disvastiĝon de servoj pri poŝtelefona pagado, kiel tiu per WeChat aŭ Alipay, en la lando. Japanio estas konata kiel "kontantaĵa socio", kaj tie poŝtelefona pagado, eĉ kreditkarto estas malofte uzata. Laŭ enketo farita de japanaj bankoj, en 2016 poŝtelefona pagado okupis nur 6% de la tuta pagado, dume en Ĉinio tia pagmaniero jam okupis 98.3% en la jaro 2015. Ĉi-jare, japanaj registaro kaj firmaoj klopodas por ke la lando eligu el la situacio "kontantaĵa socio".


En Tokio, ĉefurbo de Japanio, tie, kien ĉinaj turistoj vizitas, estas butikoj kun pagmanieroj per WeChat kaj Alipay. Tio faciligas al ĉinaj turistoj pagadon. Respondeculo pri WeChat-pagado en Japanio diris: "Ni esperas, ke ni sukcesos enkonduki ĉinan kreivon en Japanion, kaj klopodos kune kun niaj partneroj por popularigi la oportunan servon pri WeChat-pagado, por ke ĉinaj turistoj povu ĝui tiujn saĝajn servojn en Japanio samkiel en sia hejmlando". Pli grave estas, ke tiaj saĝaj servoj el Ĉinio helpas japanan socion realigi "senkontantaĵojn". Kvankam la pagado per WeChat aŭ Alipay estas ĉefe uzata de ĉinaj turistoj, per kunlaboroj inter ĉinaj kaj japanaj firmaoj, tio ne nur sentigos al japanoj oportunon de la pagado, sed ankaŭ antaŭenpuŝos "japanigon" de poŝtelefona pagado.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio