Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Novelaro:La Ĉasisto de Sonĝoj
2019-07-26


En julio 2019 eldonejo “Libera”, Belgio, eldonis la novelaron “Ĉasisto de sonĝoj” de Julian Modest. La libro enhavas 27 novelojn, kiujn la aŭtoro verkis dum la lastaj du jaroj. Legante “Ĉasisto de sonĝoj” oni nerimarkeble eniras mirindan mondon, riĉan je aventuroj, emocioj, esperoj kaj amoj. La aŭtoro spertas montri kaŝitajn sentojn, fortajn dezirojn, etajn ĝojojn, bonajn agojn. La herooj ravas per siaj pasioj. Ili strebas realigi siajn celojn en la mondo, kiu estas multkolora kaj multaspekta. 


Same tiu ĉi libro, kiel iam skribis William Auld, pruvas, ke: “Julian Modest estas ege sentema observanto kaj lia psikologia kompreno de la homaj sentoj kaj motivigoj estas trafa kaj profunda.” 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio