Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Intervjuo kun Antonio Maria Rinaldi Deputito de la Eŭropa Parlamento kaj prof-ro pri ekonomio *
2019-07-25

Pri la Zono kaj Vojo: “Ĝi certe estas eksterordinara ŝanco por nia lando”


Antonio Maria Rinaldi ĉi-printempe estis elektita deputito de la Eŭropa Parlamento. Membro de unu el la du regantaj partioj de Italio, la Ligo (Lega – Salvini Premier), nuntempe li estas unu el la plej konataj kaj ŝatataj politikaj gvidantoj de la lando.


Li laboris kiel manaĝero en iuj el la plej gravaj bankoj kaj publikaj kompanioj, inter aliaj ĉe la Nacia Entrepreno pri Hidrokarbidoj (ENI). Poste li fariĝis universitata profesoro pri politika ekonomio kaj entreprena financo. 


Tiu ĉi elstara italo, nun aparte influa politika reprezentanto ĉe la Eŭropa Parlamento, respondis al demandoj de El Popola Ĉinio rekte el Strasburgo.


Je la fino de junio, dum la pintkunveno en Osaka la prezidantoj de Ĉinio kaj Usono, la du protagonistoj de ĉi lasta tutmonda evento, renkontiĝis. Post interparolo inter la du gvidantoj  la situacio pri la negoca konflikto iĝis tute alia. Kial Donald Trump ŝanĝis siajn retorikon kaj strategion rilate al Ĉinio? Ĉu Usono, en tiu ĉi historia momento, povas ne havi bonajn konstruajn rilatojn kun Ĉinio?


Bonaj komercaj rilatoj inter la diversaj landoj estas ĉiam dezirindaj, ankaŭ ĉar se du landoj dialogas kaj havas reciprokajn ekonomiajn interesojn, tiu streĉa atmosfero, kiu povus esti kaŭzo de diplomatiaj krizoj, malpliiĝas. Eĉ la Eŭropa Unio naskiĝis kiel rezulto de fundamente ekonomiaj traktatoj. 


Bedaŭrinde ĝi okazis nur post du mondmilitoj kaj tre gravaj deliktoj kontraŭ la homa digno, sed la dialogo inter la diversaj nacioj ankaŭ gravas por krei kulturan interŝanĝon kaj ankaŭ ekonomian. Ni ĉiuj havas ion por lerni kaj probable vojaĝante, vendante kaj aĉetante estas maniero riĉigi unu la alian.


Antaŭ nelonge la ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis Italion kaj aliajn eŭropajn landojn. Ĉu Eŭropa Unio volas kaj povas havi komunan politikon rilate al kunlaboro kun Ĉinio aŭ la unuopaj eŭropaj landoj preferas starigi siajn proprajn duflankajn rilatojn kun Ĉinio kaj kial?


La usona Ŝtatsekretario Kissinger iam diris "kiun mi devus voki, se mi volas paroli al Eŭropo?" Ĉi tiu citaĵo, kvankam ĝi ankoraŭ ridigas nin, perfekte prezentas ankaŭ la nunan eŭropan situacion. Ni estas tre malsamaj inter si kaj havas malsamajn interesojn kaj malsamajn prioritatojn. 


Eŭropo kiel ni konas ĝin hodiaŭ naskiĝis en Romo per la Traktatoj de 1957. De tiu origina projekto, forte dezirata de niaj propraj konsistigaj patroj, multe ŝanĝis kaj verŝajne al iuj la solvo forglitis el la mano. En Romo ne estis kunveno por krei Eŭropon de bankoj, kun ŝtatoj, kiuj alianciĝas en Aachen kaj decidas la vivon kaj la morton de aliaj landoj, kun iuj, kiuj decidas forpreni ĉi tiun aŭ tiun registaron en Libio, stampante sian propran valuton en Afriko ktp.


Jen kial gravas krei suverenan alternativon, antaŭ ol la sistemo kolapsas sur si mem. Ne estas hazarde, ke iu volas eliri el Eŭropa Unio kaj ke ĉiufoje, kiam okazis iu populkonsultado por ratifiki la eŭropan konstitucion, homoj forte ribelis. Ni en Italio kutimas voĉdoni por ĉio, ni elektis la respublikon kiel ŝtatan formon kaj ni ankaŭ elektas lokajn administrantojn, kiuj respondecas desegni piedirajn transirojn en la stratoj, ni estas la hejmo de romia juro; sed ni ne rajtas elekti eŭropajn gvidantojn kaj voĉdoni por la prezidanto de la Eŭropa Unio. 


Dum Trump, ni ŝatas tion aŭ ne, sidas en Vaŝingtono, ĉar li akiris rektan legitimecon de milionoj da voĉdonantoj, same ne okazas en nia Eŭropo. Mi esperas, ke en nia diverseco ni ĉiuj povas kunlabori por komunaj interesoj, sed ĉi-momente ĉi tio ŝajne ne estas la iniciita direkto.


Prof-ro Antonio Maria Rinaldi en la Eŭropa Parlamento, Strasburgo 2019 © European Union 2019 – EP/photographer


La Zono kaj Vojo: kian rolon ludas la iniciato en kunlaboroj inter Ĉinio kaj Italio, kaj aliaj eŭropaj landoj?


Ĝi certe estas eksterordinara ŝanco por nia lando, kvankam jam en la pasinteco ni povis rekonfirmi, ke iuj valoroj kiel naciaj interesoj kaj sekureco estas fundamentaj por ni suverenistoj. Sekve, ni konfirmas la deziron kunlabori en projektoj kiuj povas reciproke riĉigi niajn landojn, kreante gravajn induktitajn produktaĵojn kaj servojn, sed ni povas fari tion nur respektante tiujn fundamentajn valorojn, kiuj igis nin forĝi fortan interkonsenton kun la itala popolo. Kaj por ni la interkonsentoj kun la elektantoj venas antaŭ ĉio alia.


Kiajn kunlaborajn projektojn inter Eŭropo/Italio kaj Ĉinio vi ŝatus proponi kaj prilabori?


Dum riĉeco povas esti dividita, malriĉecon oni nur povas suferi. Pro tio ni devas kapable kapti ĉiun ŝancon, kiun kunlaboro inter landoj povas oferi al ni. Mi havis la bonŝancon naskiĝi en mirinda lando kun brila popolo, sed kies ekonomio baziĝas sur malgrandaj kaj ege malgrandaj entreprenoj, kiuj estis transdonitaj de patro al filo dum generacioj, kiuj alte taksas manlaboron. Ni produktas mirindajn aferojn kaj ni havas devon protekti la markon “Farita en Italio”, kiu estas unika en la mondo.


Se mi povus prilabori projekton, mi donus oportunecon al multaj entreprenoj, kiuj fermiĝas en Italio pro troaj impostoj, protektante la kulturan heredaĵon, kiun ili transdonas. Mi laborus por sciigi la mondon pri la beleco de niaj altkvalitaj produktoj, farante produkti ilin kun la plej granda respekto pri la rajtoj de la laborantoj.


Kian estontecon, de ekonomia vidpunkto,  vi antaŭvidas por Ĉinio? 


Ĉinio kreskas kaj daŭre kreskos. Mi esperas, ke ĝi kreskos konsciante pri zorgo al mediaj valoroj. En Italio, ekzemple, la Tutmonda Organizaĵo pri Sano atribuas al damaĝoj de medio 37.000 mortojn ĉiujare. Kreskante kaj riĉiĝinte detrui la planedon kaj damaĝi la aeron, kiun ni ĉiuj spiras, ne estas bona afero por iu ajn. Ĉar tiam ni lasas la aeron al niaj infanoj kaj ni estos riĉaj kaj kun la garaĝo plena je luksaj aŭtomobiloj, sed kun filo aŭ nevo en departemento de pediatria onkologio, tio estas io, kion neniu el ni esperas. 


Kreski pli malrapide, respekti pli multe, malpli malpurigi kaj al tiuj, kiuj venas post ni, lasi planedon, kiun ne estas malamiko kontraŭ kiu ni batalas, sed amiko protektita, tio estas prioritato de nia kulturo kaj ni esperas, ke ĝi estu ankaŭ en aliaj kontinentoj. Kiam ni parolas pri reciproka riĉiĝado, ni ankaŭ ĉefe aludas al kultura riĉiĝo kaj ne nur al ekonomia.


*La intervjuo estas farita de Pietro Fiocchi. 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio