Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Borsotabeligitaj akcioj de la unuaj 25 teknologie novigemaj firmaoj
2019-07-25


La 22an de julio, akcioj de la unuaj 25 firmaoj, aneksitaj al la bloko STAR (mallongigo de la anglaj vortoj Sci-Tech innovAtion BoaRd), nome teknologie novigemaj entreprenoj, estis oficiale borsotabeligitaj, kio markas la komencon de la prova mekanismo de STAR.


En la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en la lasta novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris starigon kaj ekfunkcion de prova mekanismo de STAR. Pasis nur pli ol 200 tagoj ĝis borsotabeligo de STAR-akcioj. La akcelo respondas la urĝan postulon de Ĉinio pri disvolvado de teknologie novigemaj firmaoj kaj montras la decidon kaj klopodon de la lando antaŭenigi reformon de kapitala merkato.


La kapitala merkato celas servon de enta ekonomio. Nun la ĉina ekonomio kreskas stabile kaj rapide, kaj samtempe kreskas necerteco de ekstera disvolva medio. Esploroj de STAR pri reformo en kapitala merkato kondukos kapitalon al bonkvalitaj teknologie novigemaj firmaoj, stimulos kapablon de firmaoj pri novigo kaj konkurenco, por akceli eskaladon kaj transformadon de la industrio kaj disvolvadon de la nova ekonomio.


Kiel grava rimedo de Ĉinio por pluapaŝe profundigi reformon kaj plivastigi malfermon, borsotabeligo de STAR-akcioj montras la decidon, fidon kaj agon de Ĉinio. La 13an de junio en la malfermo de STAR, naŭ rimedoj pri kapitalmerkata malfermo estis publikigitaj; la 20an de julio, 11 rimedoj pri financa malfermo estis publikigitaj... Ĉinio akcelas paŝadon al malfermo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio