Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio kaj Usono kunagas por komerca intertraktado
2019-07-25


Laŭ koncernaj raportoj, Ĉinio kaj Usono efektivigas la interkonsenton atingitan de dulandaj ŝtatestroj dum G20-pintkunveno okazinta en Japanio. Lastatempe, Usono anoncis nuligon de la aldonita tarifo por 110 specoj da ĉinaj produktoj eksportataj al Usono, kaj deklaris ke ĝi volas daŭre provizi ĉinajn entreprenojn per produktaĵoj el usonaj firmaoj. Koncernaj ĉinaj firmaoj, laŭ postulo de enlanda merkato, jam petis usonajn eksportistojn pri prezoj de agrikulturaj produktoj, kaj, laŭ regularo de Tarifa Komisiono de Ĉinio, prezentis al la komisiono peton pri nuligo de la aldonita tarifo por importotaj agrikulturaj produktoj el Usono. La komisiono aranĝos juĝadon pri tio.


Specialistoj diris, ke la agoj estas parto de reciproka esprimo de bonintenco por efektivigi la atingitan interkonsenton kaj rekomenci la komercan intertraktadon. La komerca milito inter Ĉinio kaj Usono kaŭzis perdojn al duflanka ekonomio, kaj kaoson al la normala komercado inter la du landoj. Nun la du landoj pli kaj pli bone konscias, ke daŭrigo de la milito povos nur rezultigi reciprokan konsumadon. Por fini la militon,la du flankoj devas paŝi man-en-mane por atingi bonvolajn interagojn kaj mildigi kaj ŝanĝi la seriozan situacion. La interkonsento atingita dum la renkontiĝo de la du ŝtatestroj en Japanio refoje starigis celon por solvi la konflikton inter la du landoj. Nun jam komenciĝis bonintenca agado inter ambaŭ flankoj.


Laŭ raportoj, por kontentigi bezonojn de ĉinaj konsumantoj, koncernaj ĉinaj firmaoj intencas daŭrigi importadon de usonaj agrikulturaj produktoj, kiuj estas taŭgaj por ĉina merkato. Ĉinaj koncernaj departementoj esperas, ke Usono havos komunan celon kun Ĉinio kaj vere plenumos siajn promesojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio