Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pli ol 4 000 volontuloj servas en la Internacia Hortikultura Ekspozicio en Pekino
2019-07-24

Pli ol 4 000 volontuloj servas en la Internacia Hortikultura Ekspozicio en Pekino dum la someraj ferioj.


Ili piediras preskaŭ 30 000 paŝojn ĉiutage, malgraŭ la temperaturo je pli ol 30 °C, aŭ vento kaj pluvo. Ili, per la plej belaj ridetoj kaj la plej granda entuziasmo, liveras al ĉinaj kaj eksterlandaj turistoj servojn pri konsultado, gvidado kaj klarigoj.


En la someraj ferioj ĉirkaŭ 4 000 studentoj el pekinaj kaj zhangjiakou-aj universitatoj, anstataŭ hejmeniri, venis en la ekspozicion kaj fariĝis volontuloj. Iliaj servoj gajnis aplaŭdon de vizitantoj kaj respondeculoj de diversaj eksponejoj.


Ili laboras sub la libera ĉielo por 5 horoj ĉiutage, malgraŭ varmego kaj pluvo.


Volontuloj gvidas turistojn rifuĝi de pluvo.


Ili akompanas diversajn gastojn en la parko.


Volontulo diskonigas eksponaĵojn.


Ili laboras kiel gvidantoj, interpretistoj kaj klarigistoj.


Volontulo surmetas memorigan stampon por turisto.


Ili havas la komunan nomon -- "Volontuloj de la Internacia Hortikultura Ekspozicio en Pekino".


Redaktoro: Han Xin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio