Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Unika miljara bivo de Ĉinio estos videbla en Japanio
2019-07-23


Por celebri surtroniĝon de la nova imperiestro de Japanio, inter la 14a de oktobro kaj la 24a de novembro la lando okazigos en Tokia Nacio Muzeo specialan ekspozicion pri raraj antikvaĵoj kolektitaj en la konservejo Shōsōin kaj la monaĥejo Hōryūji, kiuj ambaŭ estas mondaj kulturaj heredaĵoj. Inter la eksponaĵoj, la plej vidinda estas la konata raraĵo el Shōsōin, unika kvinkorda bivo el pterokarpo kun inkrustitaj perlamotoj farita de Ĉinio en la dinastio Tang (618-907).


Kvinkorda bivo en la murpentraĵo sur la grotaro de Mogao 


La eksponota bivo (antaŭa kaj malantaŭa partoj)


La bivo apartenis al la japana imperiestro Shōmu. Post lia forpaso, lia edzino transmetis liajn objektojn en Shōsōin por atente ilin gardi. La aparteco de la bivo estas tio, ke ĝi plenigis la breĉon de ĉina muzika historio. Nun en Ĉinio kvarkorda bivo estas populara, dum la kvinkorda estas apenaŭ videbla. Bivo devenas de la antikva Hindio, atingis Ĉinion per la Silka Vojo kaj estis reformita en la lando. La eksponota kvinkorda bivo estas la plej simila al "primitiva" bivo. Cetere, ĝi entenas la kulturan specialecon malferman kaj ampleksan, artan stilon freŝan kaj naturan, kaj epokan trajton vastan kaj multkoloran dum tiama Ĉinio.




La pterokarpa bivo estas ornamita per inkrustitaj perlamotoj kaj koloraj sukcenoj, kiuj aldonis al la ornamaĵo tridimensian efekton.





Detaloj de la bivo


Sur la ornamaĵoj, bruna fono estas farita el akcipitrobeka martestudo, kaj sur ĝi inkrustiĝas perle blankaj homfiguroj, bonkreskanta arbo, fluganta birdo kaj homo rajdanta sur kamelo. Ĉio tio prezentas la bildon pri tio, ke homoj, kun fremda stilo, partoprenas en la socia vivo de Tang-dinastio kaj antaŭenpuŝas disvolviĝon de la socio. (fotoj el interreto)


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio